Saltu al enhavo

Dikbeka paserelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikbeka paserelo
Dikbeka paserelo
Dikbeka paserelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Passerella
Specio: P. iliaca megarhyncha
Passerella iliaca megarhyncha
(Baird, 1858)
Konserva statuso
NE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dikbeka paserelo (Passerella (iliaca) megarhyncha) estas birdogrupo de la klare grandabekaj taksonoj de Sierra Nevada de la genro Passerella. Ĝi estas nune klasita kiel "subspecia grupo"[1] ene de la Pasereloj atendante pli ampleksan akcepton de ties specistatuso.

Tiuj birdoj estis dumlonge konsiderataj membroj de la grupo de la Ardezkolora paserelo pro morfologiaj karakteroj (Swarth 1920), sed laŭ analizoj de DNA kaj informoj pri haplotipoj (Zink 1994), ĝi formas rekoneblan kladon. Studoj pri supozita (Rising & Beadle 1996) hibridiĝo kaj konsiderinda aldona informo pri sekvencoj de DNA kondukis al konfirmo pri ties distingeco (Zink & Kessen 1999); tiu grupo ŝajne estas pli proksime rilata al la Malhela kaj/aŭ Ardezkolora pasereloj (Zink 1996, Zink & Weckstein 2003).

La Dikbeka paserelo estas preskaŭ identa laŭ plumaro al la Ardezkolora paserelo, sed havas pli etendan blugrizan kapuĉon kaj malpli ruĝecan voston. La plej rimarkinda karaktero de tiu birdo estas ties enorma beko kiu povas esti trioble pli granda ol tiu de la markate malgrandbeka Ardezkolora paserelo[2] La beko de la Dikbeka paserelo diferencas ankaŭ en koloro el tiu de la Ardezkolora paserelo. Kvankam la supraj bordoj de ambaŭ grupoj estas grizecbrunaj, la Ardezkoloraj pasereloj havas flavan suban makzelon anstataŭ la ŝtalbluan de la Dikbeka paserelo (Rising & Beadle 1996).

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

La komplekso megarhyncha reproduktiĝas en montoj el suda Oregono al suda Kalifornio orienten al Sierra Nevada kaj montras malmultan geografian variadon. Ili interreproduktiĝas kun la komplekso de la Ardezkolora laŭlonge de mallarĝa kontakta zono el suda Oregono al okcidenta Nevado (Rising & Beadle 1996) sed kiel menciate supre, genofluo estas tre limigita. Sibley (2000) indikas, ke tiu grupo havas la plej diagnozan alvokon, "altatona, ebena ĉirpado (tiele) tiip kiel de Kalifornia pipilo".

  • megarhyncha Baird, 1858:
Reproduktiĝas el Montoj Onionoj kaj Robinson's Butte (sudokcidenta Oregono) suden tra interna norda Kalifornio al Pasejo Kearsarge (Kantono Inyo), same kiel ĝis la okcidenta flanko de Sierra Nevada en Kantono Mono. Vintrumas en centra kaj suda Kalifornio kaj apuda Meksiko. (Weckstein et al. 2002)
Pli grandbeka, senkolora kaj griza ol schistacea de Ardezkolora paserelo; intermeza inter la tre granda longvosta stephensi kaj la pli kiel schistacea monoensis de tiu grupo; interreproduktiĝas kun tiu.(Weckstein et al. 2002)
  • stephensi Anthony, 1895:
Reproduktiĝas en areoj de suda Sierra Nevada kiaj Fresno kaj Kantono Tulare, Monto Pinos kaj San Gabriel, San Bernardino, kaj Montoj San Jacinto, Kalifornio, al Sierra San Mártir, norda Baja California. Vintre migras al pli subaj altaĵoj sed ĝenerale ne migras longdistance.(Weckstein et al. 2002)
La pli granda, plej grandbeka kaj pli longvosta paserelo; ankaŭ tre griza (Swarth 1920). Interreproduktiĝas kun megarhyncha (Weckstein et al. 2002).
Reproduktiĝas en orienta flanko de Sierra Nevada en Kantono Mono, Kalifornio, kaj en la teritorio de la Rivero Walker en apuda Minerala Kantono (Nevado). Vintrumas el interna centra Kalifornio marborde kaj suden al Meksikio.(Weckstein et al. 2002)
Iome intermeza inter megarhyncha kaj schistacea de Ardezkolora paserelo, kun pli pala, cindrogriza dorso.(Weckstein et al. 2002)
  • brevicauda Mailliard, 1918:
Reproduktiĝas en Montaro Mendocino de Kalifornio, el Montoj Yolla Bolly suden al Monto Snow kaj Montoj Sanhedrin. Migras marborden kaj suden vintre.(Weckstein et al. 2002)
Simila al stephensi, sed rekonebla pro plia ruĝeca nuanco al brunecaj areoj kaj la rimarkinde pli mallonga vosto, kio nomigas la subspecion (Weckstein et al. 2002).
  • fulva Swarth, 1918:
Montecaj regionoj el centra Oregono orienten de la Kaskada Montaro (Montoj Steens, Sisters kaj Keeno) al Modoko kaj Lasena Kantono, Kalifornio. Vintrumas en plej suda Kalifornio kaj apuda Meksikio.
Pli bruna versio de monoensis; en vintraj teritorioj, distingeblaj el olivacea de Ardezkolora paserelo pro klare ruĝecbruna koloro kaj pli granda beko (Weckstein et al. 2002).
  • mariposae Swarth, 1918:
Reproduktiĝas en limigita areo en Kalifornio inter la rivernaskejo de Little Shasta (Kantono Siskiju) al Nacia Parko Yosemite kaj Pasejo Kearsarge. Vintraj teritorioj nedokumentataj (Weckstein et al. 2002) pro manko de distingeco sed probable same kiel megarhyncha kaj monoensis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Rising, Jim D. & Beadle, David (1996): A Guide to the Identification and Natural History of the Sparrows of the United States and Canada. Academic Press, San Diego. ISBN 0-12-588971-2
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6
  • Swarth H. W. (1920): Revision of the avian genus Passerella with special reference to the distribution and migration of the races in California. University of California Publications in Zoology 21: 75–224.
  • Zink, R. M. (1994): The Geography of Mitochondrial DNA Variation, Population Structure, hybridization, and Species Limits in the Fox Sparrow (Passerella iliaca). Evolution 48(1): 96-111. COI:10.2307/2410006 (HTML resumo, unuapaĝa bildo)
  • Zink, Robert M. & Kessen, A. E. (1999): Species Limits in the Fox Sparrow. Birding 31: 508-517.
  • Zink, Robert M. & Weckstein, Jason D. (2003): Recent evolutionary history of the Fox Sparrows (Genus: Passerella). Auk 120(2): 522–527. [Article in English with Spanish abstract] DOI: 10.1642/0004-8038(2003)120[0522:REHOTF]2.0.CO;2 HTML plena teksto (senbilda)
  1. Ne difina de la ICZN
  2. Etimologio: megarhyncha, "grandbeka", el antikva greka mega-, "granda" + rhynĥos, "beko".